← Reen al K

PIV · 8570

★kov/i

kov/i (tr)
(pp birdoj) Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon k ebligi maturiĝon de la embrio: perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis X.
Plej zorge gardi k flegi: la patrino kovis sian filon.
(f) Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari: la cindroj kovas la fajron; kovi perfidon; mute kovata doloro; lia koro kovas malamon k envion.
kovado. Ago de iu, kiu kovas: en la tempo de kovado Z.
kovejo
Loko, kie birdoj kovas: rokoj, kiuj fariĝas kovejo de birdoj Z.
(f) Naskejo, centro, plej aktiva punkto: kovejo de konspiro, de epidemio.
kovilo
Aparato, por arte kovi ovojn, por kreskigi mikrobojn, ĉelkoloniojn, histojn k.a.. Sin. inkubatoro.
Aparato, por gardi en konstanta varmo fruenaskitajn infanojn: la kovoj por infanetoj liveras al ili konstantan varmon, regulan ventoladon k hiperoksigenitan aeron. Sin. inkubatoro.
kovitaro. Tuto de la birdidoj naskitaj ĉe unu kovado.
duonkovita (pp ovo) Putrinta, ĉar ne sufiĉe longe kovita.
elkovi
Sufiĉe longe kovadi, por ke la idoj eloviĝu: la cikonia patrino estis tute certa, ke ŝi feliĉe elkovos Z; tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn Z.
(f) Estigi, produkti: la libereco elkovas kolosojn k ekstremaĵojn Z.
elkoviĝi. Iĝi elkovita: (f) ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno Z.