PIV 2026 · Artikolo 8685

kriptomerio

Litero K

kriptomerio BOTA konifero el Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo: granda monoika arbo kun globa ligneca konuso; forstumata kaj plantata por ornamo aŭ por ligno uzata en domkonstruado kaj meblofarado. genro Cryptomeria, sola specio japonica ➞ kupresaco.