Glando (en kunmetaĵoj). adenito. Klaso de la glandaj inflamoj. adenoida. Glandosimila: adenoidaj vegetaĵoj (hipertrofio de la adenoida tavolo de la nazofaringo) adenoidismo. Karakteriza aspekto de iu malsana pro adenoidaj vegetaĵoj. adenoidito. Inflamo de la adenoidaj vegetaĵoj. adenomo. Glanda tumoro. aden(o)patio. Ĉiu afekcio de glando. limfadeno. Limfonodo. limfadenito. Inflamo de la limfonodoj. limfadenopatio. Ĉiu afekcio de la limfonodoj.