PIV · 8911
★kusen/o
★kusen/o
1 Sako el ŝtofo aŭ ledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj), por ke oni povu sin oportune apogi sur ĝi: sur la benkojn oni metis kusenojn Z; la hundeto havis sian propran kusenon Z; veluraj kusenoj de seĝo Z; mola lanuga kuseno Z; (f) konscienco senmakula estas kuseno plej mola Z. ➞ kusentego.
2 Ĉiu elasta bordero de la flankoj de bilarda tablo.
kuseneto
1 Malgranda kuseno.
2 Speco de malmola eta kuseno, en kiun oni enpikas pinglojn, kudrilojn kc.
3 Malmola kvadrata kuseno, por inki sigelilon, stampilon ktp.
4 Pufaĵo, kiun oni aranĝis sub la virinaj jupoj.
aerkuseno 🚐 Protektilo por veturanto, konsistanta el sako, kiu rapidege (30 ms) ŝvelas okaze de kolizio.
kapkuseno. Kuseno, kiun oni metas en la liton, por apogi la kapon: la libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon Z.
pinglokuseneto. Kuseneto, en kiun oni enpikas la uzatajn pinglojn.