PIV · 8980
★kvin
★kvin
1 Numeralo, esprimanta la nombron post 4 en la serio de la entjeroj (5, V): la kvin fingroj de la mano; la kvin sensoj; kvin el vi pelos centon X; kvin frankoj, pundoj, dolaroj; tragedio en kvin aktoj. ☞ penta/.
2 Nomo de la cifero 5.
kvina. Vicmontra numeralo signifanta ke la koncernataĵo venas post 4 antaŭaj: la kvina paĝo, ĉapitro; la kvinan de Oktobro; la imperiestro Karolo la Kvina; kvina rado ĉe veturado Z.
kvine. En la kvina loko de elnombrado.
kvino
1 Aro de kvin aferoj aŭ personoj.
2 La nombro aŭ cifero 5: li skribis per romana kvino; se la ambaŭ notoj kiujn li ricevis, estus kvinoj, li eble estus akceptita Z. ☞ kvinteto.
kvinobla. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al alia, kiel kvin al unu: pro la akumulitaj interezoj, li rericevis kvinoblan sumon.
kvinoble. Multiplikite per kvin: la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj X; kvinoble ses estas tridek Z.
kvinono. Ĉiu el la kvin egalaj partoj de tuto: vi donos kvinonon al Faraono, k kvar partoj apartenos al vi X; li prenu kvinonon de ĉiuj produktoj X; ok estas kvar kvinonoj de dek Z.
kvinopo. Grupo de kvin aferoj aŭ personoj: kvinopa serio (da kartoj); kvinope ili sin ĵetis sur min Z.
kvinteto 𝅘𝅥𝅰
1 Verko por kvin voĉoj aŭ instrumentoj.
2 Grupo de kvin personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
kviniliono. 1030.