PIV · 9065
★lam/a
① ★lam/a
1 Malfacile paŝanta pro kripleco de kruro aŭ piedo: lama je ambaŭ piedoj X; atendi bonan veteron k laman kurieron Z (ne povi decidigi sin); ★lambastono.
2 (f) Tia, ke io mankas, por ke ĝi estu ekvilibra, regulira: lama tablo, seĝo; lamaj versoj (al kiuj mankas silabo aŭ akcento); lama projekto, rezono, solvo.
lame. En lama maniero: lame paŝeti; ni estas ofte devigataj pensi lame dank’ al (pro) la nesufiĉeco de la lingvo Z; la afero iras lame.
lami (ntr)
1 Esti lama: li denaske lamas; Petron kruro doloras, Karolo ne lamas Z; (f) kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? X (hezitos inter du kultoj); via komparo lamas (estas malĝusta).
2 Ne taŭge funkcii: la propagando nun lamas (estas malrapida k ne tre sukcesa); io lamas en nia movado.
lamigi. Fari, ke iu lamu: David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn X.
lamulo. Homo lama: kiel la kruroj de lamulo pendas peze X; ridas blindulo pri lamulo Z; la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj k lamulojn piedirantaj N.