PIV · 9145
★last/a
★last/a
1 Estanta post ĉiuj aliaj, en la tempo aŭ en la spaco: al la bankedo li alvenis la lasta; la lastan el amaso atakas la hundo Z; la lasta duonluno; la parto plej vasta venos la lasta Z; mortigi ĉiujn ĝis la lasta; en tiu nobla vetbatalo mi ne volas resti inter la lastaj; sidi ĉe la lasta vico; loĝi sur la lasta etaĝo; la komitato transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke ĉi tiu lasta esploru la aferon Z.
2 Okazinta ĵus antaŭe, en la parto de la pasintaĵo la plej proksima al ni: mi vizitis lin lastan Mardon; tia estis ĝis la lasta tempo la opinio de la E-istaro Z; sed en la lasta tempo aperis kelkaj cirkonstancoj Z; la plej lastaj eltrovoj de la scienco; laŭ la lasta modo; lasthora informo.
3 Tia, ke poste ekzistas plu neniu alia; la sola restanta: je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi Z; lia lasta horo; liaj lastaj tagoj de libereco; mi restas la lasta el mia familio (ĝi estingiĝos kun mi); la tridek lastaj paĝoj de la libro; li faris sian lastan translokiĝon Z; li elspezis sian lastan groŝon; mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo Z; dank’ al la lasta streĉo de mia energio Z; eluzi siajn lastajn fortojn; la milito deprenis de mi la lastan filon, kiu restis al mi; havi la lastan vorton en la diskuto; ĝis la lastaj limoj de la tero; kaj tiel plu, ĝis la lasta Juĝo.
4 Troviĝanta ĉe la plej malalta grado de taksado: li estas la lasta en la klaso, ĉe la konkurso; varoj el la lasta kvalito; la lasta kategorio; ĉiuj alkuris, ĝis la lasta kuirknabo; vi estas la lasta, al kiu tio decus; ĉu tio estas via lasta prezo?; tio estis la lasta afero por fari (la plej nefarinda); lastrange.
laste. En la lasta loko aŭ tempo: plej bone ridas, kiu laste ridas Z; unue, due, trie, laste; la laste okazintaj buĉadoj.
lastaĵo. Tio, kio restis laste: mi ĵetis la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon Z.
antaŭlasta. Venanta antaŭ la lasta: la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo Z.