← Reen al A

PIV · 917

antipod¹o

antipod1o
Loko de la tero, kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia hemisfero, k diametre kontraŭa al la loko, sur kiu ni staras: kiam estas tagmezo en iu loko, estas noktomezo en ĝia antipodo.
(f) Ĝusta malo, kontraŭo: li staras je la antipodo de mia teorio.
antipoda
Diametre kontraŭa al nia surtera pozicio: la antipodaj bestoj.
(f) Tute kontraŭa: nacio tute fremda k eĉ antipoda por ni Z.
antipoduloj. Tiuj, kiuj loĝas antipode de ni.