PIV · 9170
★laŭ
★laŭ.
I - Prep. esprimanta ĝenerale la konformecon, k pli precize montranta:
1 Iradon de unu ĝis alia fino de objekto longforma, kies direkton oni sekvas: ŝi malleviĝis laŭ la trunko Z; li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte Z; karesi katon laŭ la haroj; li veturigos nin laŭ Rejno supren Z; li ekiris laŭ tiu ĉi rivero Z; jen estas la vojo, iru laŭ ĝi X; (f) la bonfarantoj de la homaro iras laŭ la dorna vojo de la honoro Z. Rim. 1 Ne konsilinde estas uzi laŭ en frazoj, kie ne temas pri direkto, sed pri trairo de ebeno: nuboj kuris sur (ne: laŭ) la ĉielo; sur (ne: laŭ) lia vizaĝo larmoj glitis.
2 Adaptiĝon al ies sento aŭ volo (sekvante, obeante): mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro Z; li volas agi laŭ sia kapo; mi povas decidi nur laŭ mia konscienco; ĉiu havis sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo k bontrovo fosi k planti Z; ĉio iris laŭ lia deziro; ŝi lin trovis laŭ sia gusto Z; danci laŭ ies fajfilo Z; dancigi iun laŭ sia fajfilo Z.
3 Dependecon de iu cirkonstanco, pro kiu oni agas, aŭ per kies karaktero oni direktas sian agon: veli laŭ la vento; mi disflugigas ilin kiel polvon laŭ la vento X; mi ne volas iri laŭ fremdaj postesignoj Z; laŭ la krio de koko tuj spiritoj rapidas hejmen Z; birdo kantas laŭ sia beko Z; fali laŭ sia tuta longeco Z; manĝi laŭ la karto; laŭ via mono mezuru vian veston Z; Dio kreis la homon laŭ sia bildo X; faru laŭ ilia modelo Z; kopii laŭ la originala manuskripto; aranĝu vin laŭ milita maniero! Z; skribi la nomojn laŭ la ortografio nacia Z; la vortoj estas formitaj laŭ la reguloj de la lingvo Z; ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito Z; ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco X; mi ripetos ĉion vorto laŭ vorto Z.
4 Referencaĵon, sur kiu baziĝas konstato, juĝo, rakonto: laŭ mia cerbo mi opinias, ke la mondo estas freneza Z; laŭ mia opinio vi malpravas; laŭ la unua rigardo tio ŝajnas ĝusta; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero Z; laŭ la frukto oni arbon ekkonas Z; laŭ la okazontaĵoj mi decidos Z; Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis X; ŝi estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco k honesteco Z; mi konas lin nur laŭ la nomo; ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo Z; laŭ la Biblio leporo estas remaĉulo; la Evangelio laŭ Mateo N. Rim. 2. Ne konsilinde estas uzi laŭ en la senco de kompara kiel, kiel faris Grabowski; ankaŭ ne en la funkcio de subjunkcio.
laŭ tio, kiel, laŭ tio, kiom, laŭ tio, ĉu… Subjunkcio, signifanta «konforme al la maniero, kiel…»: oni vin respektos laŭ tio, kiel vi kondutos; laŭ tio, kiel oni ĝin prenas Z; ili sidos pli-malpli bone laŭ tio, kiel ili alvenos pli-malpli frue; mi parolos laŭ tio, kiom permesas la deco; laŭ tio, ĉu la vetero estos bela aŭ ne, mi promenos.
II - Memstara morfemo samsignifa:
laŭa. Konforma.
laŭigi. Adapti.
III - Pref. samsignifa: laŭleĝa, laŭdire, laŭeble Z, laŭiri Z, laŭmezure X, laŭvice Z ktp.