← Reen al L

PIV · 9175

★laŭr/o

laŭr/o
🍁 G. (Laurus el laŭracoj) de daŭrafoliaj, dioikaj, aromaj arboj kun ledecaj folioj, kun flavetaj floroj en akselaj umbeloj k kun nigra bero; 2 sp-oj:
Acora laŭro (L. azorica), el Makaronezio k Maroko, diferenca de la nobla laŭro i.a. pro preskaŭ rondaj folioj malsupraflanke junstadie haraj;
nobla laŭro (L. nobilis), mediteranea, ofte kultivata, kun larĝe lancetformaj, glataj, spice odoraj folioj, uzataj en kuirarto k parfumindustrio.  laŭr(o)folio.
(plurale) Folioj el tiu arbo, uzataj de la helenoj k Romanoj por kroni la venkintojn en milito aŭ en konkursaj ludoj: Temistoklo diradis, ke la laŭroj de Miltiado malhelpas lin dormi; por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Z.
(f) Sukceso en kariero, precipe beletra: rikolti laŭrojn; ripozi sur siaj laŭroj (ne plu strebi).
ĉerizlaŭro 🍁 Sp. de prunuso (Prunus laurocerasus), daŭrafolia trunkarbusto aŭ arbeto kun integraj aŭ ete dentaj, ledecaj, senharaj, venenaj folioj, aspektantaj kiel tiuj de laŭro, kun blankaj floroj en mallongaj grapoloj k kun nigrete purpura, konusa drupo; hejma en SE Eŭropo k SU Azio, kultivata precipe por heĝoj.