← Reen al L

PIV · 9219

legitim³i

legitim3i (tr)
Pruvi per dokumento la identecon, individuecon de iu: sin legitimi per pasporto B; gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto Z.
Rajtigi postulon, pretendon per dokumento: legitimi sian posedrajton, sian naskiĝon en tia dato k loko; legitimi sian heredontecon pri la trono; por la traduko de l’ Infero mi definitive legitimis tiujn necesajn rimfaciligojn K.
Konfirmi la aŭtentikecon de dokumento: legitimi ies subskribon; legitimi testamenton ĉe la tribunalo.
legitimo, legitimado. Ago de tiu, kiu legitimas: se venos al ni persono k anstataŭ ĉiu legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas Z.
legitimaĵo, legitimilo. Dokumento, per kiu oni povas legitimi iun aŭ ion: la kriminalpolicisto montris sian legitimilon M; li havis ĉiujn legitimaĵojn kun si M.
legitimisto Σ Partiano de reĝo aŭ tronpretendanto, kies rajtoj baziĝas sur la rekta heredeco.