PIV 2026 · Artikolo 9330

lezi

Litero L

lezi tr
1 MEDI difekti aŭ vundi histon aŭ organon: ungolako ne lezos la okulojn, se dum la lakado la ungoj situos je 2–3 metroj de la okuloj OE ĉu li ne aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon ? DDr
2 JURO malobservi rajton, leĝon, regulon, principon: se Blair partoprenos militon sen UN-rezolucio, li lezos internacian juron PGu la kortumo konstatis, ke slovakaj kuracistoj rompis artikolojn de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj kaj lezis la fundamentajn liberecojn de la virino JHa la kabineta decido kaj la sekvantaj leĝprojektoj lezas la konstitucion IsT
3 grave ĝeni aŭ malhelpi la funkciadon de io: foresto de la ĉefkontisto neeviteble lezas la funkciadon de la CO OBu
lezo
1 ago lezi: MEDI en la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj JHa
JURO Haupenthal pere de advokato akuzis Germanan E-Asocion pri lezo de kopirajto OE la aperon de politikistoj kiel Alta Protektanto de UK oni foje kritikas kiel lezon de neŭtraleco OBu
2 MEDI difektiĝo de histo aŭ de organo: la vundito havis tranĉilan lezon en la koro OE la sciencistoj priesploris karian lezon ĉeestan en la suba molaro de viro enterigita antaŭ 14 000 jaroj RPi
3 JURO damaĝo al ies rajtoj.