PIV 2026 · Artikolo 9508

2lo

Litero L

2 lo interjekcio atentigo: «Lo! Ha lo!»
«Parolas mi, estas mi» IsT
ha lo interjekcio alvoko, precipe telefona: ha lo! Ĉi tie parolas fraŭlino Kruko LBe la telefonato finfine aŭdigas «Ha lo» CFa
1 La esprimo ha lo iafoje estas misskribita kiel halo, kvankam la efektiva elparolo ĉiam estas duvorta kun akcento je «lo», aŭ kiel halo’ (kun apostrofo), kvankam tute ne temas pri elizio de O-finaĵo. ➞ o kej.
➞ ha, he.