PIV · 9510
lob⁴o
lob4o
1 ❤ Rondforma elstara parto de organo: loboj de cerebro (lobi cerebri), de pulmo; kvadrata lobo (de la hepato); (analoge) lobo de la orelo (pendanta malsupro de la orela aŭriklo).
2 🍁 Pli-malpli rondkontura eltranĉaĵo en organo (talo, limbo de folio, de petalo k.a.).
3 🏠 En rozo, ĉiu el la partoj de la cirklo, kiu elstaras el la interno.
loba
1 Rilata al lobo.
2 Lobohava.
lobeto. Malgranda lobo: 🍁 lobeto de talo de likeno; Ⓣ lobeta pumpilo.
trilobuloj 💀 Klaso (Trilobita) de maraj artropodoj el paleozoiko (de kambrio ĝis permio), kies korpo estas laŭlonge k laŭlarĝe triloba.
nazlobo Vd nazo.