PIV · 9521
Logan/o
Logan/o. Eltrovinto (J. H. Logan) de loganberujo.
loganbero 🍁 Frukto de loganberujo.
loganberujo. Tufarbusta rubuso (Rubus loganobaccus) kun longaj, maldikaj, kuŝantaj ŝosoj k kun 4−5 cm longaj, malhele violruĝaj fruktoj, kiuj havas guston akvece dolĉetan; kultivata, precipe en Ameriko, por fruktoj taŭgaj por konservaĵoj.