PIV 2026 · Artikolo 9523
logaritmo
Derivaĵoj en la artikolo 4
logaritmo MATE pri nombro x kaj bazo b eksponento y, per kiu oni potencu la bazon b por ekhavi x; do validas y = logbx, se kaj nur se by = x: en la kompleksa ebeno oni devas atenti diversajn branĉojn de la logaritmo ➞ karakteristiko, mantiso, eksponencialo.
logaritma rilata al logaritmo: logaritma derivo logaritma papero
dekbaza logaritmo la logaritmo, kies bazo estas 10.
natura logaritmo la logaritmo, kies bazo estas e = 2,71828.
ordinara logaritmo (evitinde) = dekbaza logaritmo.