PIV · 9525
logik¹o
logik1o
1 Φ Scienco pri la formoj k leĝoj de la pensado: fakultato de filozofio k logiko Z; la traktato de Aristotelo pri la logiko; formala, aplikata, matematika logiko.
2 Kohera k konsekvenca rezonado aŭ argumentado: ĉu ekzistas eĉ guto da senco k logiko en tiuj mokoj? Z; ni tiam pekus kontraŭ la logiko Z; la logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu unu egala ortografio Z; en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? Z.
3 Maniero de rezonado propra al iu persono: kia mirinda k naiva logiko! Z.
4 (f) Racia, kvazaŭ sintrudanta sinsekvo de aferoj: la logiko de la okazaĵoj, de la faktoj, de la historio.
logika
1 Konforma al la logiko: logika indukto, dedukto; lingvo absolute logika estas lingvo senviva Z; se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan […] Z; la vera stilo E-a estas nur stilo simpla k logika Z.
2 Kapabla logike rezoni aŭ konduti: vi ne estas logika!.
logikeco. Eco de io logika: komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon ol seke teoria logikeco Z.
logikisto. Specialisto pri logiko 1.
nelogika. Kontraŭa al la logiko 1 k 2.