PIV 2026 · Artikolo 9537
lokaŭto
lokaŭto EKON POLI fermo de unu aŭ pluraj entreprenoj, decidita de la dungantoj por altrudi al siaj laboristoj cedon pri siaj postuloj: la sindikatoj kaj la dungantoj atingas pli-malpli sukcesajn interkonsentojn sen gravaj strikoj aŭ lokaŭtoj KKn Sin. mastrostriko.
lokaŭti malpermesi al laboristoj eniri la entreprenon kaj labori, por devigi ilin cedi pri siaj postuloj: ĉirkaŭ 40000 strikantaj laboristoj estis jam lokaŭtitaj Senn