PIV 2026 · Artikolo 9552

1lombardi

Litero L

1 lombardi tr deponi ĉe tiucela oficejo garantiaĵon kontraŭ mona alprunto: lombardi sian poŝhorloĝon lombardi sian skribmaŝinon
lombardejo deponejo, kie oni lombardas: privata lombardejo urba lombardejo
lombardisto iu, kiu pruntedonas monon (kun interezo) kontraŭ la garantio de deponita persona posedaĵo.