PIV 2026 · Artikolo 9566

lopo

Litero L

lopo AVIA kompleta turniĝo de aviadilo en vertikala ebeno ĉirkaŭ ĝia transversa akso, dum kiu ĝi tenas la supran surfacon de la flugiloj sur la interno de la tiel farata trajektorio.
lopi ntr fari lopon.