← Reen al L

PIV 2020 · 9625

★lul/i

lul/i (tr)
Balanceti infaneton, por ĝin dormigi: luli bebon al la dormo; lulario, lulkanto, lulkorbo. baj… baj…, lulululu.
Balanceti per harmonia ir-reira movado: ŝi scias kiel luli la koksojn por altiri la rigardojn de la viroj; la vento milde lulis la branĉojn; la boato estis lulata de la facilaj ondoj; lulĉevalo, lulseĝo.
(f) Kvietigi, ofte per trompaj rimedoj: estus pli bone, se la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton! Z; luli ies suspektojn, sian ĉagrenon; sin luli en revoj (fari al si iluziajn esperojn).
lula. Prezentanta harmonian, kvietigan balancadon: lula movo, paŝado, muziko.
lulu. Onomatopeo, por luldormigi infanon.
lulilo
Liteto de tre juna infano, ofte balancebla.
(f) Naskiĝejo, originejo: Londono estis mia lulilo; Egiptujo, lulilo de la civilizacio Z.
Nomo de diversaj subteniloj, havantaj formon de lulilo: lulilo de kanontubo; lulilo de lanĉota ŝipo.