PIV · 9633
luminesk/i
luminesk/i (ntr) ☐ (pp ne ardantaj substancoj) Elsendi lumon; laŭ la kaŭzo oni distingas: varmolumineski, kemilumineski (ekz. ĉe fosforo), elektrolumineski, frotlumineski (tribolumineski). ☞ fluoreski, fosforeski.
luminesko. Fenomeno, per kiu io lumineskas: la luminesko de putranta lignopeco.
kristalluminesko. Lumelsendo ĉe la kristaliĝo de iuj substancoj.
frotluminesko, triboluminesko. Luminesko, estiĝanta pro frotado.