PIV 2026 · Artikolo 9737
1majno
1 majno ZOOL sturno kun plumaro malhela, ofte bruna; iuj specoj havas flavajn kapajn ornamaĵojn; indiĝena en suda Azio; iuj specoj invadas aliajn landojn. genroj Acridotheres, Gracula, Mino k.a. ➞ sturnedo.
ordinara majno majno kun bruna korpo, nigra kapuĉa kapo kaj nuda senpluma flava haŭtaĵo ĉirkaŭ kaj ĉefe malantaŭ la okulo; la beko kaj kruroj estas flavaj; kun kelkaj blankaj plumoj en la flugiloj. specio Acridotheres tristis
tipa majno majno indiĝena en tropika suda Azio, de Irano ĝis suda Ĉinujo kaj Indonezio; manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn. genro Acridotheres