PIV 2020 · 9758
Makadam/o
Makadam/o. Skota inĝeniero (J. L. McAdam, 1756−1836).
makadam2o. Tavolo el kunpremitaj ŝtonrompaĵoj k sablo, elpensita de Makadamo por surkovri stratojn, vojojn ks. ☞ asfalto.
makadami (tr) Surkovri per makadamo: makadamita avenuo; makadamita vojo (vojo surkovrita de asfalto).