PIV · 9872
★manik/o
★manik/o
1 Parto de la vesto, kovranta la brakojn: la anĝeloj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo Z; kuspi siajn manikojn; mandarena, ŝafkrura, pufa maniko; maniktruo.
2 ✈ Tubforma tolaĵo, libere svingiĝanta en la aero supre de stango, por indiki la direkton k forton de la apudtera vento.
3 Cilindra parto de flago, al kiu oni enŝovas la stangon.
duonmaniko. Maniko, kiu kovras nur la supran parton de la brako.
senmanika. Ne havanta manikojn: senmanika robo.