← Reen al M

PIV 2020 · 9996

★mast/o

mast/o
Longa ronda trabo, pasintece el ligno, nun el ŝtalo aŭ aluminio, sur kiu oni pendigas la velojn de boato, ŝipo: starigi, kuŝigi la maston; dupeca, tripeca masto; la ŝipo portas sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno Z; la ŝaŭma akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj Z; la ĉefa masto rompiĝis en la mezo Z. bumo, busprito, butono, jardo, topo.
Simila stangego, el ligno, fero, latiso, betono servanta kiel subportilo: tripieda masto de kirasŝipo; antenmasto, flagmasto, signalmasto; masto por elektraj konduktiloj.
mastaro. Tuto de la mastoj sur unu ŝipo.
mastisto. Ŝipano, kiu zorgas pri la manovroj de la veloj.
mastizi. Provizi per masto(j).
dumasto, dumastulo, trimasto, trimastulo, kvarmasto, kvarmastulo. Ŝipo kun resp. du, tri aŭ kvar mastoj. belega trimastulo Z.
senmastigi. Senigi (ŝipon) je ĝiaj mastoj.
brammasto. La supra parto de tripeca masto.
ĉefmasto. La plej alta, meza masto ĉe trimasto (ĉe kvarmasto estas du ĉefmastoj, la antaŭa k la posta).
frontmasto. La antaŭa masto.
kargomasto. Levbumo.
krucmasto Z, postmasto. La malantaŭa masto.
latismasto Latisa masto por subporti granddistancajn konduktilojn aŭ antenojn.
topmasto. La supra parto de dupeca masto.