Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★aŭtoro

Aparta paĝo

Malfermita: ★aŭtoro

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. aŭtora
  2. aŭtori
  3. aŭtorec/o
  4. aŭtorin/o
  5. kunaŭtori
  6. kunaŭtoro
★ aŭtoro
1 verkinto: aŭtoro de artikolo aŭtoro de dramo aŭtoro de desegno aŭtoro de skulptaĵo aŭtoro de simfonio
2 homo, pro kiu io ekzistas: aŭtoro de malkovro aŭtoro de invento li estas mem la aŭtoro de sia malfeliĉo ➞ iniciatoro.
aŭtora rilata al aŭtoro: aŭtora fiero aŭtora respondeco
aŭtori tr esti aŭtoro de io; verki: aŭtori kalumniajn pamfletojn OE
aŭtoreco la fakto, ke iu estas aŭtoro de io: mi ne citis la aŭtorecon de tiuj frazoj, ĉar ili pravigas sin mem rajto de aŭtoreco Z
aŭtorino verkintino: la aŭtorino de «Marta»
kunaŭtori esti kunaŭtoro de: li kunaŭtoris ankoraŭ unu fundamentan konsultverkon OE Sin. kunverki.
kunaŭtoro unu el la aŭtoroj de komune kreita verko, invento aŭ malkovro: la kunaŭtoroj de komedio la kunaŭtoroj de vortaro