PIV 2020 · 16522
★verk/i
★verk/i (tr) Krei aŭ produkti ion novan en scienco aŭ arto: verki novelon B, operon B, detalan vortaron Z; verki artikolon Z, monatan raporton; via moŝto tute ne povas prezenti al si, kiaj diversaj mensogoj estas verkataj Z; «Esenco k Estonteco…» estas verkita ne de s-ro L. de B., sed de alia persono Z; la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da materialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj k de diversaj aŭtoroj Z. ☞ komponi, krei.
verko
1 Arta aŭ scienca produkto: koniĝas majstro laŭ sia verko Z; la fino kronas la verkon Z; miaj lastaj tradukitaj verkoj Z; ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj Z; verko de antaŭ longe mortinta klasikulo Z; mi legis ĉiujn verkojn de Z.; la verkoj de Dante B.
2 (f) Rezulto de agado: tiu malordo estas la verko de fremduloj B; la popolo forgesis, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna faraono B; ili ŝajnigas, ke la atako kontraŭ la temploj estas la verko de Fenicianoj B.
verkado. Laborado de iu, kiu verkas: mia projekto, kies verkadon mi komencis jam de longe Z; la verkado de tiu romano kostis kvin jarojn al ĝia aŭtoro; sciado de la tekniko de la verkado Z.
verkaro. Tuto de la verkoj de unu aŭtoro: la verkaro de Z..
verketo. Mallonga aŭ malgrava verko: ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj Z. ☞ broŝuro.
★verkisto. Homo, kies okupo estas la verkado de libroj: la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj Z; ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! Z.
ĉefverko. Perfekta, aparte bela verko: la ĉefverkoj de Ŝekspiro, de la itala muziko, de la gotika arkitekturo.
reverki. Denove verki ion, kio estis maltaŭge, malbone verkita, aŭ kio intertempe perdiĝis: reverki filmon, ĉapitron de romano.
majstroverko
1 Prilaboritaĵo, kiun ĉiu kandidato al majstreco devas prezenti al la juĝo de la korporaciaj majstroj.
2 Ĉefverko.
tragediverkisto. Iu, kiu verkas tragediojn.