PIV · 8128
komedi¹o
komedi1o 🎭
1 Teatraĵo, kiu ekscitas la ridon, prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn: la komedioj de Aristofano, Moliero; karaktera komedio (kiu prezentas ridindajn malvirtetojn); intriga komedio (kiu prezentas amuzajn aventurojn); mora komedio (prezentanta maniojn proprajn je iu tempo aŭ lando). ☞ dramo, farso, revuo.
2 (f) Aranĝo malsincera por trompi per ŝajnigo, hipokriteco: perfidulo, ludanta la komedion de lojaleco B.
komedia
1 Rilata al komedio: komedia aktoro, teatraĵo, verkisto, sceno, karaktero.
2 Malsincera, hipokrita: oni diros, ke ni aranĝis komedian elekton Z.
komedii
1 (ntr) Ludi komedion.
2 (tr) Hipokriti.
komediisto. Aktoro komedia.
komediverkisto. Aŭtoro de komedioj.