PIV 2026 · Artikolo 14245

★sincera

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. sincere
  2. sincero
  3. sincerec/o
  4. malsincera
  5. nesincera
★ sincera
1 aganta aŭ parolanta sen mensogo kaj ŝajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj: por esti tute sincera, mi devas diri ke (figurasence) skribi sub pli malpli sincera masko KKa
2 farata, dirata aŭ sentata sen mensogo kaj ŝajnigo: sincera amo al Dio Z lia agado, kvankam mi ne povis ĝin aprobi, estis tamen tre honesta kaj sincera Z mi sendas al Vi plej sincerajn bondezirojn Z mi sendas mian sinceran kondolencon pro la malfeliĉo Z
sincere en sincera maniero: pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita Z mi deziras al ĝi sincere la plej bonan sukceson Z ili ĝin ne aprobas, aŭ aprobas ĝin ne tute sincere Z
sincero
1 tio, kio estas sincera, rigardata en abstrakta absoluta maniero: al lumo kaj sincero li celis EPr la sincero estas la vojo de la Ĉielo MalR
2 sincereco: ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Z ni kompreneble ne volas dubi pri la sincero de niaj lertaj gazetistoj ELa viaj argumentoj pruvas la grandon de via saĝo kaj la sinceron de via amikeco FDi «dankegon,» ŝi diris, kaj ŝia sincero sonis kortuŝe CPi
sincereco eco de iu aŭ io sincera: kongresoj , en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno Z severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena B en tiu ĉi ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato LiZ la sincereco de lia ofero estas ekster dubo Sin. sincero 2.
malsincera ne aganta aŭ parolanta laŭ siaj veraj sentoj kaj opinioj: la sintenado de tiu junulo estas tro natura por esti malsincera HVa malsincera rigardo B vi eraras aŭ vi parolas denove malsincere Z (figurasence) tiu paco kiu ŝajne regis en la kastelo estis malsincera trompa HVa Sin. nesincera.➞ hipokrita.
nesincera malsincera: donaco nesincera estas donaco infera Z