← Reen al H

PIV 2020 · 6073

★hipokrit/i

hipokrit/i (tr) Ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo: ne devigante lin hipokriti kredon, kiun li ne havas Z; hipokriti piecon, honestecon; promesojn piajn ili hipokritas Z; ne hipokritu, ke deliro mia parolas nun k ne la krimo via Z; (abs) li hipokritis dum sia tuta vivo. afekti, komedii, ŝajnigi.
hipokrita. Ne sincera, ŝajniganta aŭ prezentanta ne posedatajn meritojn: por ke ne regu homo hipokrita X; hipokrita rigardo, respekto, sinteno; multaj aliĝos al ili hipokrite X.
hipokrito, hipokritado. Ago, parolo, konduto de hipokritulo.
hipokriteco. Eco de tiu, kiu hipokritas: eĉ cinikismo povas foje esti hipokriteco.
hipokritulo. Homo hipokrita: la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta X; ĉiuj estas hipokrituloj k malbonaguloj X; hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo! N. Tartufo.