PIV · 15071
★ŝajn/i
★ŝajn/i (ntr)
I - Ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro:
1 (kun subst-a, adj-a aŭ inf-a predikativo) nia lingvo devas ne ŝajni bona, sed esti bona Z; iufoje vojo ŝajnas ĝusta, k tamen ĝia fino kondukas al la morto X; mi devas ŝajni indiferenta Z; la arbaro ŝajnas ploranta pri la printempo Z; nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta Z; la E-istoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al «praktikaj» homoj Z; li ŝajnas homo prudenta k honesta B; tio ŝajnas oro; ĝi ŝajnis esti garnita per mil okuloj Z; li ŝajnas heziti K.
2 (sensubjekte) ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido Z; ŝajnis, ke tio estas ne tero, sed ora nubo B; ŝajnas al mi, ke mi la mian patron vidas Z; subite ŝajnis al li, ke ia mano tuŝetis de poste lian kapon B;
3 (abs) jen, ŝajnas, ili Z; ŝi aŭskultis k – kiel ŝajnis– komprenis ŝiajn vortojn Z.
II - Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa:
4 (kun adj-a aŭ subst-a predikativo) nia ĝojo k entuziasmo eble ŝajnos al ili naiva k infana Z; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj Z; plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian Z; eble ŝajnos stranga, ke […] Z;
5 (senpredikative) ŝajnas al mi, ke ŝi estas preta al ĉiuj komplezoj Z; ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo Z; ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco B;
6 (abs) la kreado de taŭga k vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas Z; la maljunulino, ŝajnas, estas pli ol sepdekjara.
ŝajno. Ekstera aspekto, kiu povas erarigi aŭ erarigas pri la realaj ecoj: ŝajno trompas Z; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu Z; la ŝajno ĉiam estis kontraŭ mi Z; kontraŭ ĉia ŝajno tio estis ja virino; sen plej eta ŝajno de rifuzemo K; sub ŝajno de pieco li palpas la virinojn.
ŝajna. Erariga pro sia ekstera aspekto, kiu ne estas konforma al la interna kerna esenco; prezentanta nur eksteran supraĵan similecon kun io alia: sed tiu silento estis nur ŝajna Z; ŝajna potenco, kontraŭeco, malŝato; kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj Z; la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus Z; pro la ŝajna (nur ekstera) apartenado al malsamaj religioj Z; ili renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde k kun ŝajna kolero atakis unu la alian Z.
ŝajne
1 Nur en ŝajna maniero, sed ne laŭ la realo: ŝajne sana; malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado Z.
2 Verŝajne, kredeble, videble: ŝajne li bone konis la domon; ni analizu nur la ŝajne plej bonan proponon Z; tiuj fratoj disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn Z; Jakobo k Kefas k Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj N.
ŝajnigi
1 Prezenti (sin) sub mensoga aspekto, por erarigi pri la realeco: li ŝajnigas sin riĉa, havante nenion Z; malsana li ŝajnigis sin K; bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj Z; vi ŝajnigas vin kokete naivaj Z.
2 Imiti senton aŭ agon aŭ staton, por trompi pri sia vera humoro aŭ intenco: ŝajnigi amon, indignon B, koleron B; ŝi ŝajnigas, ke ŝi ploras Z; se trovos mi utile ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton Z; ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas Z; ŝiaj sentoj estas pli bonaj, ol kiel ŝi ŝajnigas Z; pastroj, kiuj ŝajnigante piecon k sobrecon, ŝtelas de la oferoj de la altaroj! B; en miaj vortoj oni vidus nur ian modestecon (veran aŭ ŝajnigitan) Z; ili fariĝis ĝemoj, parte veraj parte ŝajnigitaj B. ☞ simuli.
3 Trompe imiti ies eksteran aspekton: li ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn B; li nur ŝajnigas la harditon. ➞ afekti.
ŝajnigo, ŝajnigado. Ago de iu, kiu ŝajnigas: ŝajnigado de indiferenteco, de amo.
ŝajniga. Prezentanta ŝajnigon: ŝajniga rideto, ektimo.
verŝajna. Tia, ke ĝi ŝajnas, k probable estas, vera: tio estas la plej verŝajna Z; la vera iafoje estas ne verŝajna. ☞ kredebla, kredinda, probabla.
verŝajne. Laŭ ĉia probableco: ĉirkaŭ la 10a de Julio mi verŝajne forveturos al B.K. Z; tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo Z; mia situacio devigos min konservi plenan neŭtralecon k verŝajne silenti Z; vi verŝajne estas pli saĝa ol mi Z; verŝajne tial, ke la viroj estas viroj Z.