PIV · 4854
★frukt/o
★frukt/o
1 🍁 Organo de la angiospermoj, devenanta el la maturiĝo de la karpeloj de unu aŭ pluraj floroj, iufoje ankaŭ kune kun aliaj partoj de la floro aŭ eĉ de aliaj organoj: seka, karna frukto; fruktoj tre diversas laŭ deveno (simpla, plurobla, kunmeta frukto; ŝajnfrukto) k laŭ firmeco k dehisko (akeneca, kapsuleca, bereca, drupeca frukto). ➞ fruktokorpo.
2 👥 Tiu organo de la arbospecioj (fruktarboj), ĉe kiuj ĝi estas manĝebla: maturaj, fruaj fruktoj; sekigitaj fruktoj; surtabligi la fruktojn (en fino de la manĝo); la malpermesita frukto (Genezo III); Eva deŝiris la frukton de la sciado Z; frukto malpermesita estas plej bongusta Z; laŭ la frukto oni arbon ekkonas Z; ne falas frukto malproksime de l’ arbo Z (➞ boji). ➞ fruktobutiko, fruktokultivo, fruktotenejo, fruktovendisto.
3 (analoge) Ĉiu produkto de la tero aŭ de vivantaj estaĵoj: la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj X; benita estos la frukto de via ventro k la frukto de via tero k la frukto de via bruto X; la unua frukto de lia forto X (unuenaskito); (f) frukto de l’ imago Z.
4 Profita rezulto, produktita de io: li havas la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos Z; mi fordonis al H. por ĉiam ĉiujn fruktojn, kiujn mi havis la rajton esperi por miaj laboroj k suferoj Z; tio estas frukto de lia unuatempa verkado; mia opinio estas nur frukto de 19-jara sperto Z; lernado sen fruktoj ne restas Z; se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de la konstanta k senlaca laborado Z. ☞ krono, prezo, rekompenco, rento.
akeneca frukto 🍁 Frukto seka, nedehiska; ekz. akeno, kariopso.
bereca frukto 🍁 Frukto karna, kun semoj ne entenataj de kerno; ekz. bero, peponedo.
drupeca frukto 🍁 Frukto karna, kun semoj entenataj de unu aŭ pluraj kernoj; ekz. drupo.
kapsuleca frukto 🍁 Frukto seka, dehiska; ekz. kapsulo, foliklo, guŝo.
kompleksa frukto 🍁 Ŝajnfrukto.
kunmeta frukto, plurobla frukto 🍁 Frukto, devenanta el unu floro kun pluraj liberaj karpeloj; ekz. plurakenoj, plur-drupetoj de rubuso.
simpla frukto 🍁 Frukto, devenanta el unu floro unukarpela aŭ kun pluraj kuniĝintaj karpeloj; ekz. guŝo, simpla bero, simpla akeno.
frukta
1 Produktanta fruktojn: frukta arbo Z, ĝardeno Z.
2 Z fruktodona.
frukti (ntr)
1 Doni fruktojn aŭ idojn: ĉiuj bestoj moviĝu sur la tero k fruktu X; la Izraelidoj fruktis k diskreskis X.
2 (f) Doni profitan rezulton: mia plano estas tia, k mi esperas, ke ĝi bone fruktos Z. ☞ prosperi, sukcesi, flori.
fruktejo. Fruktoĝardeno.
fruktero 🍁 Ĉiu frukteto, kiel parto de plurobla aŭ kunmeta frukto.
fruktujo. Plado aŭ vazo por surtabligi fruktojn.
fruktologo. Specialisto pri fruktologio.
fruktologio. Fruktoscienco, branĉo de la plantanatomio, speciale pri la strukturo de fruktoj k semoj.
fruktozo Ⓚ Sukero, ketoheksozo, C6H12O6, izomero de glukozo, troviĝanta i.a. en dolĉaj fruktoj k mielo.
fruktarbo. Arbo produktanta manĝeblajn fruktojn, ekz. pomujo, oranĝujo, figujo.
fruktodona. Tia, ke ĝi donas multe da fruktoj: fruktodona tero B, arbo B; (f) por ke la diskutado estu trankvila, matura k fruktodona Z.
fruktogusta. Tia, ke oni sentas ian guston de frukto: fruktogusta vino, brando.
fruktoporta. Tia, ke ĝi donas fruktojn: li posedas multe da tero k tre fruktoporta Z; via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo X; energia k fruktoporta laborado Z; ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta Z; la plej grandaj teoriaj laŭdoj ne efikas tiel fruktoporte, kiel la rakontoj pri sukcesoj Z; fruktoportado estas beno Z.
fruktoriĉa. Donanta grandan kvanton da fruktoj: verda, hela, fruktoriĉa olivarbo X; estos fruktoriĉa jaro Z.
pseŭdofrukto 🍁 Ŝajnfrukto.
senfrukta
1 Ne portanta fruktojn: Saraj estis senfrukta k ne havis infanon X; la tero estas senfrukta X; senfruktiĝos viaj olivarboj X; li ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn X.
2 Vana: senfruktaj provoj Z.
senfruktulo. Homo sen infano: ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino X.
askofrukto 🍁 Askujo.
bazidifrukto 🍁 Bazidiujo.
kernofrukto. Drupo.
marfruktoj 🍴 (metafore laŭ frukto 3) Diversaj manĝeblaj maraj moluskoj k krustuloj.
ŝajnfrukto 🍁 Frukto, devenanta el la kuniĝo de la karpeloj de unu (simpla ŝajnfrukto) aŭ pluraj (kunmeta ŝajnfrukto) floroj kun aliaj organoj (i.a. kaliko, korolo, receptaklo), kiuj konsistigas gravan parton de la frukto; ekz. ananaso (kunmeta ŝajnfrukto), frago, pomo (simplaj ŝajnfruktoj). Sin. pseŭdofrukto.
sporofrukto 🍁 Sporujo de la miksomikotoj.