PIV · 14970
★sukces/i
★sukces/i (ntr)
1 (io) Havi kontentigan rezulton: per pacienco k fervoro sukcesas ĉiu laboro Z; ŝi komprenis, ke ŝia laboro ne sukcesos Z; negoco, kiu sukcesis; la filmo, la komedio brile sukcesis. ☞ prosperi.
2 (iu) Atingi la deziratan, celitan rezulton: sukcesi en ĉiuj siaj projektoj; li sukcesis ĉe la ekzameno; (+ inf.) sukcesi trapasi ekzamenon; ĉiu hebreo povas fari knabinon sia edzino, se nur li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron Z; se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon […] Z.
3 (iu) Iĝi riĉa, fama, altranga ks: sukcesi en la vivo B; se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas Z; kiun la sorto karesos, tiu sukcesos Z; kien ajn li sin turnos, li sukcesos X. ☞ flori.
sukceso. Feliĉa, kontentiga rezulto de entrepreno: universitataj, militaj sukcesoj; envia moko sukceson ne detruos Z; per mezuro k peso akiriĝas sukceso Z; se mia multjara laborado feliĉe kroniĝis per sukceso Z; mi deziras al la verketo la plej bonan sukceson Z; brila sukceso de aktoro; talento difektita de la tro facila sukceso.
sukcesa. Tia, ke ĝi sukcesis: sukcesa eksperimento; gratulo por la sukcesa plenumo de via granda laboro Z; ke la jubilea kongreso estu kiel eble plej sukcesa Z; ni sukcese ekzameniĝis Z.
malsukcesi. Havi, atingi malkontentigan rezulton: li malsukcesis en la ekzameno Z; por li ĉio ŝajne malsukcesas.
malsukcesigi. Kaŭzi malsukceson: lia ruzo malsukcesigis nian planon.
sensukcesa. Tia, ke ĝi ne sukcesis: post multaj sensukcesaj provoj; sensukcese kandidatiĝi.