← Reen al F

PIV · 4613

★flor/o

flor/o
👥 Plantparto, ĝenerale kolora, ofte bonodora, enhavanta la reproduktiĝajn organojn (stamenoj k/aŭ pistilo), kiujn ĉirkaŭas specialaj folioj (petaloj k sepaloj): kampaj, ornamaj floroj; la floroj jam estas sur la tero Z; rozo estas floro Z; derompi la florojn de la trunketoj Z; ŝiri florojn Z; inter la folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj Z; bukedo da floroj; unu floro ne estas krono Z.  florkultivejo, florvendejo, florvendisto.
🍁 Reproduktiĝa ŝoso de la semplantoj, naskanta maksimume 4 grupojn de specialiĝintaj folioj, de interne eksteren: inseksaj folioj (karpeloj), virseksaj folioj (stamenoj), internaj ĉirkaŭaj folioj (petaloj, ofte koloraj) k eksteraj ĉirkaŭaj folioj (sepaloj, ĝenerale verdaj); la du lastaj konsistigas perianton: ĉe multaj angiospermoj la floroj estas kompletaj, dum ĉe ĉiuj gimnospermoj ili estas nekompletaj, senperiantaj k unuseksaj; papiliforma floro de fabaco. infloresko.  flaŭro, regula.
(f) Plej bela, brila parto: en la floro de la juneco Z, de sia beleco Z, de siaj jaroj Z; (analoge) floroj de retoriko (stilfiguroj).
flora. Rilata al floro aŭ havanta aŭ similanta florojn: flora folieto (petalo); flora talio K; la junecon floran detruis la frenezo Z.
flori (ntr)
Naski, disvolvi florojn: la plantoj floras en printempo; mi vidis florantan rozarbetaĵon Z.
(f) Esti en la brilo de la juneco: floranta knabina kapo elrigardis tra fenestro Z; ŝi floris en naivo pura.
(f) Esti en prospera stato: inter Anglujo k Danujo la amikeco floru! Z; la artoj ne plu floras en tiu forlasita lando; en la florantaj tagoj de Romo; nia afero kresku k floru per ni en la tuta mondo! Z; unu floras, alia ploras Z; virtulo floros kiel juna folio X.
florado
Stato de io, kio floras: ĉiuj imageblaj floroj staris tie en plej luksa florado Z.
Tempo, kiam la plantoj floras: tiu arbeto havas malfruan floradon.
(f) Tempo de la prospero: la florado de la vivo Z; mi estis mortigata en florado de miaj pekoj Z.
floraĵo
(ark.) Floro: la siringo klinis siajn floraĵojn super la kapon de […] Z; dolĉe odoris la floraĵoj de la pomarboj Z.
Desegnaĵo ornama en formo de floroj: la floraĵoj de ŝtofo, de tapetpapero.
florejo. Ĝardeno kun ornamaj floroj. florkultivejo.
floreto. Malgranda floro: malriĉa, malestimata floreto Z.
floristo. Tiu, kiu kultivas k vendas florojn. florvendisto.
florujo. Poto, vazo por floroj.
florumi (tr) Ornami per floroj detranĉitaj: florumi altaron.
disflori (pp floro) Malfermiĝi: la rozo lante disfloris; (f) Disvastiĝi: se la lepro disfloras sur la haŭto […] X.
ekflori. Kovriĝi per floroj, komenci flori: violoj timeme ekfloris; jen ekfloris la bastono de Aaron X; (f) li vidis, kiel nova generacio ekfloris Z; en la estonteco Izrael ekfloros X; la fiero ekfloris X.
reflori. Duafoje flori: la rozarbeto refloris en aŭtuno; (f) la gajeco de l’ viv’ en mi neniam plu refloros Z.
aglofloro. Akvilegio.
astrofloro Z. Astero.
buterfloro. Leontodo.
buterfloro de la diablo Z. Sp. de ranunkolo (R. acris k parencaj sp-oj).
ĉirkaŭfloro 🍁 Ĉiu floro de la ĉirkaŭo de kapitulo, plejofte langetfloro. Sin. randofloro.
diskofloro. Tubetfloro.
eternofloro. Helikrizo.
flamfloro Vd iksoro.
flamengofloro 🍁 Sp. de anturio (Anthurium scherzerianum) kun mallarĝaj, pintapeksaj, ledecaj folioj, kun multaj floroj en flava aŭ ruĝa spadiko k kun skarlate ruĝa, spirale kurba spato; hejma en Gvatemalo k Kostariko, pororname kultivata eĉ en mezvarmaj landoj.
kadavrofloro. Stapelio.
kaskofloro. Akonito.
kloŝfloro. Kampanulo. kloŝeto.
krestofloroj Z. Nomo de pluraj sp-oj, inter ili amarantoj ks.
krucofloroj. Brasikacoj.
kukolfloro. Kukolflora sileno.
langofloro = langetfloro.
langetfloro 🍁 Floro de iuj asteracoj, konsistanta el bazo tubforma k supro sterniĝanta en flankan langetforman parton (langeto 2) apekse 3−5-dentan.
langetflora 🍁
De langetfloro.
Konsistanta el langetfloroj: langetflora kapitulo. radia, tubetflora.
majfloro. Konvalo.
Majfloro («kratago») Nomo de la ŝipo de angloj, kiuj fondis la unuajn koloniojn en N Ameriko.
mirfloro. Ŝajnjalapo.
neĝfloro = edelvejso.
paperfloro. Artefarita floro el papero kolora.
radifloroj 🍁 (ark.) Grupo (eksa tribo) de asteracoj, kies sp-oj havas radiajn kapitulojn, ekz. astero, beliso k leŭkanto.
randofloro. Ĉirkaŭfloro.
sangofloro. Hemanto.
simifloro. Mimulo.
sunfloro. Helianto, pli speciale la unujara helianto.
trumpetfloro. Bignonio 2.
tubofloro = tubetfloro.
tubetfloro 🍁 Tubetforma floro de iuj asteracoj, interne de la kapitulo ĉe multaj sp-oj. Sin. diskofloro.
tubetflora 🍁
De tubetfloro.
Konsistanta el tubetfloroj: tubetflora kapitulo. radia, langetflora.