PIV 2026 · Artikolo 8395
★konvalo
★ konvalo BOTA plurjara herbo kun rizomo, kun glataj integraj paralelripaj folioj, kun unuflanka grapolo el trinombraj kloŝformaj blankaj forte bonodoraj floroj kaj kun ruĝaj beroj; hejma en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo, naturigita en Nord-Ameriko; venena, medicine uzata. genro Convallaria Sin. majfloro. ➞ asparagaco.
konvalacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas konvalo. membro de la familio Tricholomataceae (konvalacoj)