PIV · 8394
★konus/o
★konus/o
1 ∆ Aro, kiu egalas al sia bildo per ajna homotetio, aŭ konvena subaro de ĝi.
2 Objekto havanta proksimuman formon de konuso, t.e. cirklan bazon k pintan finiĝon: konuso da sukero, da sablo; taksuso tajlita en formo de konuso; (analoge) konuso da ombro (konusa ombro, ĵetata de prilumata planedo); konuso el lumradioj.
3 🍁 La karakteriza infloresko k ŝajna frukto de la plejparto de la koniferoj; ĝi konsistas el ligneca akso, sur kiu sidas, plejofte ŝraŭbaranĝe, multaj skvamoformaj, ligneciĝantaj folioj, kies interna flanko portas du (malofte plurajn) unue ovolojn, poste semojn: abikonuso, pinkonuso. Sin. strobilo.
paraleltrunkita konuso ∆ La parto de konuso inter du paralelaj ebenoj.
konusa
2 Simila al konuso: konusa flakono, konusa balono.
berkonuso 🍁 Berŝajna, globa konuso de iuj koniferoj, precipe junipero.
keratkonuso ⚕ Kurbeca misformiĝo de la korneo, kiu pintiĝas antaŭen kvazaŭ konuso.