← Reen al B

PIV 2020 · 1715

★baston/o

baston/o
Longa, proks. cilindra peco el ligno, ordinare dehakita de branĉo k pli-malpli prilaborita: borita bastono de la paleolitiko; dorna, tubera, polurita, vernisita bastono; bastono de bilardludo; kurbaj bastonoj por golfludo, hokeo; bastono de standardo, de lanco; ĵeti bastonon en la radon Z (f. fari malhelpojn.  trabo). fusto, kano, paliseto, stango, vergo.
Tiu sama objekto, uzata por sin apogi: paŝtista, pilgrima, skiista bastono; alpa bastono (por grimpado); via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj k via bastono en via mano! X.
Tiu sama objekto, uzata por bati: ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? X; kiu bati deziras, trovas bastonon Z ( rabia); kia fripono, tia bastono Z; al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono Z.
Tiu sama objekto, rigardata kiel signo de estreco aŭ potenco: bastono de marŝalo; bastono de orkestra direktisto; episkopa, aŭgurista, magiista bastono; Eskulapa, Merkura bastono (kaduceo); Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan X. sceptro.
bastoni (tr) Bati per bastono: fremdan dorson bastoni, ankaŭ sian doni Z. vergi.
bastonado. Batado per bastono: miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa G.
bastonego. Dika, peza bastono. klabo.
bastoneto
Malgranda, maldika bastono: flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron Z; bastoneto de plumingo Z, de peniko; kolbasa bastoneto Z (enmetita en la ekstrema nodo, por faciligi la tenadon); bastonetoj de tamburo; bastoneto el lipruĝigilo, el ruĝa vakso; manĝbastonetoj (japanaj aŭ ĉinaj).
Lumriceva ĉelo, grandakvante troviĝanta ekster la centra parto de la retino. konuseto.
hokbastono. Ŝafista bastono kun fina hoko por ĵeti terbulojn al la bestoj.
irbastono. Stilzo.
kalkulbastono. Glitkalkulilo.
lambastono. Bastono kun transversa rungo, sur kiu kripluloj sin apogas por paŝi.
montrobastono. Bastono uzata de instruisto, prelegisto ks, por montri detalojn sur tabulo aŭ bildo.
noĉbastono. Ordinare plata bastono, sur kiu komercisto ks faris noĉon, por nombri k noti la liveritajn varojn.
ordonbastono Z. Bastono, insigno de komando: mi formetas ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn! Z.
regbastono X. Sceptro.
skibastono. Ĉiu el la du specialaj bastonoj, per kiuj la skianto gvidas k helpas sian kuron.
ŝpinbastono Vd ŝpini.
taktobastono. Bastono, kiun uzas la direktisto de orkestro, por bati la takton.
tuĉbastoneto. Solida tuĉo, en formo de bastoneto.