← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15197

★ŝpin/i

ŝpin/i (tr)
Tiri fibrojn el fibramaso k kuntordi ilin en fadenon: ŝpini lanon, kanabon; pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas: ili ne laboras, nek ŝpinas N; (analoge) la kato ŝpinas Z (ronronas).
Sekrecii viskozan fadenon: estas iu raŭpo, kiu ŝpinas la silkon; ŝpini sian kokonon; grandaj araneoj devis ŝpini de unu arbo al alia pendantajn pontojn Z.
(f) Zorge elpensi: ŝpini planojn en sia kapo B; ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto (de ŝia filino) Z. plekti, teksi.
ŝpinado. Ago de iu, kiu ŝpinas: mana, maŝina ŝpinado.  ŝpinmastro, ŝpinrado.
ŝpinaĵo
La reto, ŝpinita de insekto: mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo Z; se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove Z.
= ŝpinfasko.
ŝpinejo. Fabriko, kie oni maŝine ŝpinadas: kotona ŝpinejo.
ŝpiniĝi. Iĝi ŝpinita: (f) el tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj Z.
ŝpinilo
Dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon: la servistinoj turnas la ŝpinilon Z.
= spindelo.
ŝpinilforma. Havanta la formon de garnita ŝpinilo, kun ŝvelaĵo ĉe la mezo: 🍁 la ŝpinilforma tigo de la cepo.
ŝpinistino. Virino, kiu ŝpinas; (f) unu el la Parcoj.
ŝpinitaĵo. Produkto de ŝpinmaŝino, preta por esti teksita: eksporti ŝpinitaĵon.
ŝpinbastono. Bastono, el kies finoj unu estas provizita per ŝpinfasko, kies fibrojn oni iom post iom tiras, por fadenigi ilin per tordado. Sin. konuklo.
ŝpinfasko. Amaso de fibroj, traborita de ŝpinbastono.
ŝpinmaŝino. Granda maŝino, kun spindeloj, por industrie ŝpini lanon, kotonon, linon ks.