PIV · 2031
★boben/o
★boben/o
1 👥 Cilindroforma peco el ligno, plasto kc, ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon: bobeno por kudromaŝino. Sin. bobenkerno. ☞ ŝpinilo, konuklo.
2 ▦ Cilindra, konusa aŭ simila volvaĵo de fadeno.
3 ⏚ Cilindra dratvolvaĵo: aerkerna, agorda, senpolusa bobeno en radiotelefonio; ĉelara bobeno (aerkerna kun dukontakta ŝtopilo, volvita senkapacite); krucvolva bobeno (pli moderna formo de ĉelara bobeno); indukta bobeno (volvaĵo el kupra drato ĉirkaŭ tubo el izolaĵo, uzata por pligrandigi la induktancon de cirkvito).
4 📷 Cilindroforma volvaĵo de filmo k de nigra papero, per kiu oni povas ŝargi fotoaparaton en plena lumo.
5 📷 Cilindroforma dika volvaĵo de projekciota filmo, ĉ. 300 m longa, uzata kiel unuo de longo: tribobena filmo.
bobeni (tr) Volvi ĉirkaŭ bobeno: bobeni lanon, draton.
bobenilo. Maŝino por bobeni.
bobenistino. Laboristino, kiu bobenadas.
malbobeni. Malvolvi ion de ĉirkaŭ bobeno.
barbobeno ⏚ Bobeno kun malgranda rezistanco k granda reaktanco por kontraŭstari la pason de alterna kurento en cirkvito.
paperbobeno. Granda kontinua strio el papero kunrulita ĉirkaŭ si k prezentanta grandajn dimensiojn: paperbobenoj por gazetpresado.
sparkbobeno 🚐 Indukta bobeno, servanta por ekbruligi la benzinvaporon en eksplodmotoro.