PIV 2026 · Artikolo 7371

kapstano

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kapstana
  2. mankapstano
  3. vaporkapstano
kapstano TEKN
1 MARN vertikala vinĉo.
2 TEKN MUZI speco de ŝraŭbo, kiu ebligas reguladon inter klavo kaj levkorpo de piano.
kapstana rilata al kapstano: kapstana stango
mankapstano kapstano 1, kiun oni funkciigas permane.
vaporkapstano kapstano 1, kiu funkcias per vaporo.