PIV 2026 · Artikolo 16628

vinĉo

Litero V

vinĉo TEKN levmaŝino kun tamburo 2, plej ofte horizontala, sur kiu oni volvas ŝnuregon (per mana aŭ meĥanika turnado) por suprenlevi aŭ tiri ion: mi aŭdis la knarojn kaj ŝrikojn de la vinĉo HGK ➞ kapstano, kranko.
vinĉi levi aŭ tiri ion per vinĉo.
ankrovinĉo MARN vinĉo kun ĉentamburo, precipe uzata por levi ankron. Sin. vindaso.