← Reen al K

PIV · 8597

krank/o

krank/o Fera aŭ ligna peco, dufoje ortangule fleksita, fiksita je la fino de akso k servanta por doni al ĝi turnomovon: turni krankon; ekfunkciigi motoron per kranko; per kulisa kranko oni transformas kontinuan rotacian movon en rektlinian alternan movon; mankranko, krankborilo. akso, ŝafto.