← Reen al A

PIV · 355

★aks/o

aks/o
Mekanikaĵo stangoforma (ofte cilindra), ĉirkaŭ kiu turniĝas pecoj de maŝino, aŭ kiu turnas tiujn pecojn: akso de rado, de pulio; kuplita, libera akso. ŝafto.
🍁 Pedunklo de infloresko aŭ de infruktesko: akso portas florojn, fruktojn, spiketojn aŭ pedunkletojn.
a) Rekto, rilate al kiu figuro estas simetria: akso de elipso, de hiperbolo, de cilindro; akso de vojo. b) Rekto, laŭ kiu estas determinita koordinato de punkto: koordinata akso; aksokruco; triaksa koordinataro.  absciso, ordinato, kartezia.
🔭 Imaga rekta linio, ĉirkaŭ kiu rotacias astro: la akso de la planedo Tero estas klinita sur la ebeno de la ekliptiko.
🍁 Imaga rekta linio, kiu trairas la centron de objekto k rilate al kiu ties partoj estas simetrie aranĝitaj: akso de kristalo, de tigo, de infloresko; ĉefakso, kromakso de kristalo.
(f) Centra, plej grava organo en organizo: tiu komitato estis la vera akso de la societo.
(f) Politika alianco: la akso Berlino-Romo-Tokio en 1942.
optika akso Rekta linio, kiu pasas tra la okulo k falas orte al surfaco, aŭ tra la lensocentroj de optika sistemo.
aksa. Rilata al akso: aksa prilumado de strato.
aksingo. Nabo.
aksumi (ntr) Rotacii ĉirkaŭ akso.
aksoido Aksiso.
cilindrakso = aksono.
radakso 🚂 Kompleto el cilindroforma ŝtalstango kun du radoj fiksitaj en distanco inter si laŭ la ŝpuro: ŝpurŝanĝebla radakso; radakslagro; radakspivoto; radaksŝafto.