PIV · 10848
★naz/o
★naz/o
1 ❤ Tiu parto de la homa vizaĝo, kiu elstaras inter la frunto k la okuloj k per kiu oni spiras: rekta, kurba, hoka, plata, kuspita nazo; ekbato de nazo aperigas sangon X; tiel longe, kiel mia animo estas en mi k la spiro de Dio en mia nazo X; ili detranĉos vian nazon k viajn orelojn X; purigi al si la nazon; paroli tra la nazo (kvazaŭ kun ŝtopita nazo); havi ruĝan nazon; pinĉi al iu la nazon; neniam granda nazo fajnan vizaĝon difektis; vidi nur ĝis la pinto de sia nazo Z (f: esti ne kapabla ion antaŭvidi). ☞ rino.
2 Tiu sama parto, rigardata kiel organo de la flarsento, k (f) kiel signo de sagaco, klarvideco: fidi la nazon de sia kuiristo; mi havas bonan nazon Z (mi suspektis ĝuste).
3 (f) Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: foriri kun longa nazo Z (pro mistrafo, elreviĝo); teni la nazon supren Z (esti arogante fiera); kuntiri la nazon (pro malplaĉo).
4 (f) Tiu sama organo, rigardata kiel la ĉefa parto de la vizaĝo k signo de la persono: rigardu la faktojn, kiuj sin trovas antaŭ via nazo Z; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Z; cervinon vi ĉasis sub nazo de l’ caro! G; montri sian nazon ĉe ĉiuj pordoj; ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Z (ne enmiksu vin); konduki iun je la nazo Z (laŭ sia kaprico; ➞ fajfilo).
5 Tiu sama organo ĉe la bestoj: ĉashundo kun bona nazo; kiel ora ringo sur la nazo de porko X (malĝustaloke); nazo de ĉevalo. ☞ muzelo.
6 Elstara parto de objekto, pli-malpli simila al nazo: nazo de plugilo, de kruĉo; nazo de ŝipo, de aviadilo. ☞ beko, faŭko, pruo.
naza
1 Rilata al la nazo: naza regiono (regio nasalis), la nazaj kavoj, konkoj; la naza septo.
2 Nazala: nazaj sonoj.
nazego. Granda dika nazo de bestoj, (ironie) de homo.
★nazumo. Okulvitroj, fiksitaj sur la nazo per pinĉa risorto.
nazlobo. Ĉiu el la du loboj, kiuj limas la nazotruojn.
nazosto ❤ Para osto de la nazo.
naztruo, nazotruo. Ĉiu el la du aperturoj de la nazo, tra kiuj oni spiras: la ruĝetaj nazotruoj de la arabaj ĉevaloj estis en senĉesa moviĝado Z; el ĝiaj (Levjatanaj) nazotruoj eliras fumo X; mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn X; mi metos mian ringon en viajn nazotruojn X; ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj! X.
aglonaza. Havanta nazon kurban, similan al beko de aglo.
diknazulo. Malsagaca, stulta homo: he vi, diknazulo! ĉifonon li prenis por grava homo! Z.
platnazulo. Homo kun denaske aŭ akcidente platigita nazo: neniu, kiu havas ian kriplaĵon […] nek lamulo nek platnazulo X.