PIV 2020 · 11502
★ost/o
★ost/o
1 ❤ Malmola organo de la vertebruloj, precipe konsistanta el konektivo (osta histo) riĉa je kalciaj saloj, k kiu estas elemento de la skeleto: femurosto, nazosto; fluto, kiun li eltranĉis el ŝafa osto Z; rompi al si la oston de la femuro; per ostoj k tendenoj Vi min plektis X; ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj X (pro malsatego); li ne faros maljunajn ostojn (li frutempe mortos); (aparte, tiuj pecoj restantaj post la putrado) oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj X.
2 ❤ Substanco de osto 1, konsistanta el kolagenaj fibroj ĉirkaŭitaj de mukopolisakaridoj impregnitaj de kalciaj saloj: ĵetkuboj, bidoj el osto. Sin. ostosubstanco
3 Tiu parto de la homa korpo, rigardata kiel la plej fortika k intima: jen estas li proprakorpe kun karno k ostoj Z; k la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj k karno el mia karno X; ĉiuj miaj ostoj eksentis timon X; malsekigita ĝis la ostoj.
4 🍴 Tiu parto, rigardata kiel kuiraĵo: oston ili ne rompu en ĝi X (la Paska ŝafido: tabuo de la medolo); por malfrua gasto restas nur osto Z; li havis viandon, mi havis nur oston Z; osto de disputo (inter hundoj; f); ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo Z (ĝenaĵo ne eliminebla).
osta
1 Rilata al ostoj: osta malsano, rompitaĵo; osta histo (konsistanta el ostaj ĉeloj k ostosubstanco).
2 Konsistanta el osto: ostaj kastanjetoj; osta gluo, karbo, oleo, nigro.
3 Kovrita de malmulto da karno: lamulino kaptis min per osta mano Z; kava, osta vizaĝo.
ostaro. La skeleto, rigardata kiel la ĉarpentaĵo de la korpo.
osteca. Prezentanta la aspekton de osto(j): osteca plasto; ostecaj fingroj.
ostejo 🏠 Konstruo, kie oni amaskonservis la ostojn de mortintoj, por liberigi lokojn en la tombejo.
ostero. Splito de rompita osto.
osteto
1 Malgranda osto: la orelaj ostetoj.
2 Ludostoj.
ostiĝi. Iĝi osto (pp kartilagaj histoj aŭ konektivoj).
ostalgio ⚕ Ostaj doloroj.
ostektomio ⚕ Kirurgia fortranĉo de osto.
ostogena ⚥ Produktanta oston.
ostogenezo. ⚥ Formiĝo k evoluo de la osta histo.
ostino ⚥ Ⓚ (ark.) Proteina parto de la ostosubstanco.
ostologio. La parto de la anatomio, koncernanta la ostojn.
ostomo ⚕ Tumoro el osta histo.
ostopatio ⚕ Ĉiu osta afekcio.
ostosubstanco. Osto 2.
ostotomio ⚕ Kirurgia tranĉo de osto.
ĝisostulo. Ŝerca alnomo de iu severe fidela al iu doktrino ks, i.a. de E-isto plej fidela al la Fundamento k al Zamenhof.
★balenosto. Barto.
elefantosto = eburo.
fiŝosto. Osto de fiŝo, ofte maldika, fleksebla k pinta.
ludostoj
1 Z Ĵetkuboj.
2 Ostetoj, el ŝafa piedo, kiujn oni ĵetas supren k penas kolekti, kiel eble plej multajn, sur la mandorson.
ŝlosilosto. Klaviklo.
vangosto. Zigomo.