PIV · 3496
ebur²o
ebur2o. Blanka k malmola substanco, kiu konsistigas la dentegojn de elefanto, hipopotamo, rosmaro k.a.: ĵetkuboj, bilardaj globoj, klavoj el eburo; fosilia eburo (el mamutoj); artefarita eburo. ➞ eburnigro, Eburbordo, dentino.
vegetaĵa eburo. Korozo.
ebura
1 El eburo: ebura statueto, koliero.
2 Ornamita per eburo: ebura monujo Z; tiuj, kiuj kuŝas sur eburaj litoj X.
3 Havanta koloron aŭ aspekton de eburo: eburaj ŝultroj de virino; eburaj dentoj; lia korpo estas ebura X.