← Reen al E

PIV · 3498

★-ec/

-ec/.
I - Suf. esprimanta kvaliton aŭ staton de io aŭ iu: moleco, blankeco, boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco, reĝeco; la alteco de tiu altaĵo ne estas granda; sian amikecon li pruvis per multaj amikaĵoj; senklereco; ventanimeco Z; la reĝo prenis sur sin la protektantecon super nia kongreso Z. Rim. Post rad-oj, esprimantaj kvaliton, la o-formo signifas la abstrakton, la ec-formo ies kvaliton: oni do evitu ĉi tiun lastan, kiam temas ne pri ies kvalito: mi ne havis la eblon fuĝi; bono k vero renkontiĝas X; li amas la novon. Male, oni ĉiam povas uzi la o-formon, kiu estas resuma, sinteza finaĵo: kie estas la furiozo de la premanto? X; saĝo de homo faras lin pacienca X.
-eca (ofte kun nomoj de materialoj) Havanta iujn ecojn de, simila, samaspekta: laneca mantelo (el io similanta lanon); silkecaj ŝtrumpoj (havantaj la aspekton de silko); ligneca trunketo; vitreca rigardo; dezerteca silento Z. esk/, oid/.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
eca. Kvalita.
eco
Tio, kio karakterizas ion aŭ iun: peko k eraro estas ecoj de l’ homaro Z; pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla Z; rasoj diferencas inter si per ecoj de korpo Z; kunmetado de vortoj estas eco de la lingvo germana Z.
(ark.) Kvalito: la kvanto k la eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon Z; mia frato, modelo de ĉiuj ecoj Z. karaktero.
ecaro. Tuto de la ecoj de io aŭ iu. esenco, naturo, trajto, distingilo.