← Reen al E

PIV 2020 · 4072

★esenc/o

esenc/o
Φ La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj: la dia esenco; por Sartro la ekzistado antaŭas la esencon. noumeno.
Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo: mediti pri sia propra interna esenco Z; homo estas laŭ sia esenco ia sociema estaĵo; la esenco de la vivo B; nomo egala, sed esenco mala Z.
La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io: mi ne tute komprenis la esencon de via demando Z; eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento […] Z; la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento Z; la esenco k celo de niaj kongresoj Z; bruo potenca, nula esenco Z; al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon Z; la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco de la nacioj Z; ataki la esencon de la demando. principo.
Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj: naturaj, artefaritaj esencoj; vegetaĵaj esencoj estas ordinare ekstraktataj per distilado; roza, citrona, gerania, lavenda esenco. oleo, terpeno.
🍁 Aroma k vaporiĝema oleeca produktaĵo de iuj plantoj: esencodonaj ĉeloj, kanaloj, glandoj.
esenca
Konsistiganta la propran naturon de io: esencaj karakteroj de ia speco; esencaj elementoj de ŝtono; laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo, sed esence li estis ruzulo Z.
Prezentanta la esencon de io: via regularo ŝajnas al mi ne sufiĉe klara k esenca Z.
Nepre plej grava: heredigi al miaj amantoj esencan bonon X; la esenca devo de homo estas vivi laŭ la racio; problemo neesenca Z; estas esence agi kun rapideco. kerna, fundamenta, precipa.
senesenca. Ne havanta realaĵon, pozitivan enhavon.