PIV 2020 · 11279
★ole/o
★ole/o.
I -
1 Grasa likvo de origino vegetaĵa (olivo, lino, nukso), animala (baleno, foko) aŭ minerala (nafto, skisto), uzata por nutrado, medicino, lumigado, arto, industrio k religiaj ceremonioj: oliva, nuksa, minerala oleo; oleo por lumigado X; tuberoj k ulceroj, kiuj ne estas moligitaj per oleo X; kiel la bona oleo, kiu de la kapo defluas sur la barbon X; la sankta oleo X (por ritoj); enverŝi oleon en la fajron Z (eksciti ardon de disputantoj); oleokruĉo. ☞ esenco.
2 Tiu sama substanco, rigardata kiel simbolo de dolĉeco, mildeco, vivofacileco: via nomo similas al elverŝita oleo X; ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo X; iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon X; la maro aspektis el oleo; verŝi oleon sur la ondojn (kvietigi kverelon).
3 (evi) = nafto: oleodukto.
esenca oleo = vegetaĵa esenco.
etera oleo (ark.) = esenco 4, 5.
olea
1 Enhavanta oleon: oleaj farboj; oleaj haroj, olea haŭto.
2 Milda kiel oleo: karaktero olea Z; maro olea.
olei (tr) Ŝmiri per oleo: olei maŝinon, ŝlosilon, la hokojn de la pordo Z; ili ne oleas sin plu B; oleita papero;
oleaĵoj. Ĉiuj oleaj substancoj, uzataj en industrio.
oleata acido Ⓚ Nesaturita grasacido, C17H33-COOH, i.a. el vegetaĵaj oleoj.
oleeco. Eco de oleaĵoj.
oleilo. Organo de maŝino, kiu entenas oleon aŭ grasaĵon, por lubriki interfrotiĝantajn surfacojn.
oleino Ⓚ Likva graso, triglicerido de oleata acido.
oleosomo 🍁 Organeto de iuj vegetaĵaj ĉeloj, riĉa je lipidoj, troviĝanta i.a. en semoj.
oleujo. Vazeto, por enteni la oleon uzatan dum manĝo.
oleodona. Liveranta oleon: oleodonaj plantoj, fruktoj.
oleometro. En veturilo, indikilo pri la nivelo de oleo.
balenoleo, ★fiŝoleo, moruoleo. Oleo, ekstraktata el tiuj bestoj k uzata por diversaj celoj.
dizeloleo = gasojlo.
gasoleo = gasojlo.
kamforoleo. Olea solvaĵo de kamforo, uzata injekcie en medicino.
kreozotoleo Ⓚ Peza frakcio de la karba gudro, uzata kiel konservilo por ligno.
linoleo. Oleo, ekstraktata el linsemoj, sekigebla, t.e. oksidebla al malmola, seka maso, k tial uzata en oleaj farboj por pentristoj k por akvimunigi teksaĵojn.
linoleumo. Juta teksaĵo, ne penetrebla de akvo, dense ŝmirita per linoleo bolinta kun plumba aŭ mangana dioksido k miksita kun koloriloj, rezino k korna pulvoro, uzata por kovri plankon, skulpti gravurojn ks.
migdaloleo. Oleo, ekstraktata el la dolĉaj migdaloj k uzata precipe en dermatologio.
olivoleo. Oleo, produktata per premado de maturaj olivoj.
palmoleo. Oleo, kuirarte k industrie uzata (i.a. en fabrikado de margarino).
parafinoleo Vd parafino.
sanktolei (tr) Ŝmiri parton de la korpo (frunton, manojn), por beni aŭ konsekri: sanktoleu la keston de atesto X; mi sanktoleis vin reĝo super Izrael X.
sanktoleito
1 Reĝo aŭ pastro sanktoleita (hebree «Mesio», helene «Kristo»): tiele diras la Eternulo pri sia sanktoleito Ciro X; ne tuŝu miajn sanktoleitojn k al miaj profetoj ne faru malbonon X.
2 ✞ Malsanulo, kiu ricevis la sanktoleadon.
sanktoleado ✞
1 Rito, en kiu oni sanktoleas reĝon, pastron ks.
2 Sakramento, destinita al la malsanuloj.
ŝtonoleo = nafto.
II - 🍁 G. (Olea el oleacoj) de dukotiledonaj daŭrafoliaj arboj k arbustoj kun ledecaj, integraj folioj, kun malgrandaj, blanketaj floroj en ofte densaj infloreskoj, k kun fruktoj (drupoj) ovoidaj aŭ elipsoidaj; ĉ. 30 sp-oj el la Malnova Mondo, kelkaj, precipe olivarbo (O. europaea), kultivataj por oleoriĉaj drupoj uzataj en preparo de olivoleo.
oleacoj. Fam. (Oleaceae) de arboj k arbustoj kun ĝenerale kontraŭe duopaj folioj k kun floroj, malofte senperiantaj, karakterizataj de 4(5) kuniĝintaj sepaloj, 4(5) kuniĝintaj petaloj k ofte nur 2 stamenoj; ĉ. 615 sp-oj el 24 g-oj, i.a. oleo, frakseno, jasmeno, ligustro k siringo.